La lingvo

Orba estas internacia helplingvo de miksita karaktero kreita de la kataluna komercisto kaj inventisto Josep Guardiola i Grau (1831-1901). La verko, kiu priskribas la lingvon estis publikigita en Parizo en 1893 kun la titolo Kosmal Idioma. Gramátika uti nove prata kiasmo Orba (Lingvo universala. Gramatiko de nova lingvo nomita Orba) kaj havis eldonojn en hispana, franca kaj germana lingvoj. Guardiola klarigas en la prefaco, ke la ideo krei ĝeneralan lingvon venis al li en Ameriko, dum li vojaĝis inter indiĝenaj loĝantaroj kies lingvon li ne komprenis, kaj konfesas, ke li ne studis la sistemojn de siaj antaŭuloj. La celo de Guardiola estis atingi facile lerneblan lingvon kun mildaj kaj melodiaj sonoj. En la finaj rimarkoj, la aŭtoro asertas, ke li elpensis kaj realigis la lingvon en la daŭro de tri aŭ kvar monatoj kaj kiel ŝatokupon. La libro de Guardiola, publikigita de la Hispana Librovendejo Garnier Fratoj, estas nuntempe bibliografia raraĵo tre malfacile trovebla.

La aŭtoro

Josep Guardiola i Grau naskiĝis en L'Aleixar (Baix Camp, Katalunio) en 1831. Filo de unu el la plej elstaraj familioj de L'Aleixar, en la aĝo de 16 jaroj li elmigris unue al Anglio kaj poste al San-Francisko, kie li faris al si kapitalon kaj povis aĉeti du domojn. Post kelkaj jaroj li ekloĝis en Gvatemalo, kie li estis proprietulo de sukera kaj kafa plantejo: la bieno Chocolá. Tie li inventis kaj patentis diversajn maŝinojn por senŝeligi kaj sekigi kafograjnojn. En 1891 li vendis la bienon kaj revenis en Katalunion kun grava riĉaĵo. La saman jaron li edziĝis al Roser Segimon i Artells. Li konstruis la Hospital-Azilon Sant Josep kaj la lernejon por malriĉaj infanoj de L'Aleixar. En 1895 li ankaŭ donacis al la vilaĝo la nunan tombejon, kie ripozas liaj restaĵoj. En la lastaj jaroj li loĝis inter Barcelono, Blanes kaj Parizo, kie li mortis en 1901. Lia vidvino, poste edziniĝinta al Pere Milà i Camps, konstruigis en Barcelono, per la heredaĵo postlasita de Guardiola, la faman konstruaĵon Casa Milà kaj la Toreejon Monumental.

Kosmal Idioma Orba 2021-2024